Dodo – organizo por plu vivonta naturo

Dodo kunigas homojn, kiuj laboras por diversaj naturtemoj – en vasta senco.

Diverseco de la vivo kaj plurflanka agado

Ni konsideras nin esti flekseblaj kaj toleremaj – esti aro el diversaj fonoj estas nia forto. Ni ĉiam havas lokon por novaj ideoj kaj novaj interesuloj.

Diskutado kondukas al, krom vastigita vidmaniero, ankaŭ agado. Signifaj projektoj elstariĝis el ideoj kaj perspektivoj, kiuj naskiĝis en diskutgrupoj. Sub la protektaj flugiloj de Dodo vidis taglumon tiaj projektoj kiel firmao produktanta elektron el vento Lumituuli Oy, projekto pri tropika ĝangalo Manombo kaj projekto Dodona Combo, kiu progresigas la diskutkulturon en nia lando.

La origina “Dodo” iĝis manĝita

La nomo Dodo venas de birdspecio, kies nomo en Esperanto estas dido (laŭ PIV), sed en kelkaj aliaj lingvoj “dodo”. La dido vivis sur insulo Mauritius kaj malaperis jam antaŭ jarcentoj. Ĝi estas unu el la plej unuaj specioj, pri kiuj oni scias, ke la homo kaŭzis ĝian malaperon.

Kiam ekzistas espero, tiam ekzistas vivo

Ŝanĝi la mondon komenciĝas en malgrandaj ŝanĝoj de pensmaniero. Fortigu viajn pensojn kaj venu en Dodo-n. Natura estonteco estas vivanta.

Venu kaj estu parto de la solvo en Dodo.

En Esperanto pri Dodo kontakteblas Mikko Mäkitalo, mikko.makitalo [at] dodo.org

Dodon esittely suomeksi